Viktor Rákosi
Aspekto
Viktor Rákosi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Kremsner Viktor | ||||
Naskiĝo | 20-an de septembro 1860 en Ukk | ||||
Morto | 15-an de septembro 1923 (62-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 49/5-1-3 vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Party of Independence and '48 (en) vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Szidi Rákosi, Jenő Rákosi kaj Béla Rákosi vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto ĵurnalisto politikisto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Viktor RÁKOSI [rAkoŝi], hungare Rákosi Viktor estis hungara verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi. Li uzis la pseŭdonimon Sipulusz (ŝipulus). Liaj fratoj estis Béla Rákosi, Jenő Rákosi kaj Szidi Rákosi.
Viktor Rákosi naskiĝis, kiel Kremsner Viktor la 20-an de septembro 1860 en Ukk. Li mortis la 15-an de septembro 1923 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]La tuta familio ŝanĝis nomon al Rákosi en 1867. Viktor Rákosi komence edukiĝis en Transilvanio, poste li frekventis lernejon en Budapeŝto, fine li ĵurnaladis kaj redaktadis. Ekde 1901 li estis elektita parlamentano en Hajdúnánás. En 1911 li paraliziĝis.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Verőfény (Sunobrilego), noveloj, 1886
- A bujtogatók (La ekscitantoj), romano, 1886
- Egy falusi Hamlet (Vilaĝa Hamleto), romano, 1891
- Rejtett fészkek (Kaŝitaj nestoj), noveloj, 1892
- Humoreszkek (Humoraĵoj), 1897
- Aranylakodalom, (ora muptofesto), teatraĵo, 1897, 1899
- Hős fiúk (Heroaj knaboj), porjunulara romano pri la liberecbatalo, 1900
- Tartalékos férj (Rezervista edzo), teatraĵo, 1901
- A sasok (La agloj), komedio, 1901
- Boldog idők, boldog emberek (Feliĉaj tempoj, feliĉaj homoj), romano, 1923
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- For la viando, tredukita de László Somlai. Eld. Esperanto-eldonejo Ant. Prazak, Jablonne n. Orl, 1934(?)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio